-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|1 Crónicas 13:3|
kaj ni transportu al ni la keston de nia Dio, cxar ni ne turnis nin al Li en la tempo de Saul.
-
4
|1 Crónicas 13:4|
Kaj la tuta komunumo diris, ke oni tiel agu; cxar la afero placxis al la tuta popolo.
-
5
|1 Crónicas 13:5|
Tiam David kolektis la tutan Izraelon, de SXihxor la Egipta gxis HXamat, por ke oni venigu la keston de Dio el Kirjat-Jearim.
-
6
|1 Crónicas 13:6|
Kaj David kun la tuta Izrael iris en Baalan, en Kirjat-Jearimon, kiu trovigxas en Judujo, por venigi de tie la keston de Dio, de la Eternulo, kiu sidas sur la keruboj, kie estas vokata Lia nomo.
-
7
|1 Crónicas 13:7|
Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo el la domo de Abinadab, kaj Uza kaj Ahxjo kondukis la veturilon.
-
8
|1 Crónicas 13:8|
Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj ludis antaux Dio per la tuta forto, kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj trumpetoj.
-
9
|1 Crónicas 13:9|
Kiam ili alvenis al la drasxejo de Kidon, Uza etendis sian manon, por subteni la keston, cxar la bovoj klinpusxis gxin.
-
10
|1 Crónicas 13:10|
Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Uza, kaj Li mortigis lin pro tio, ke li etendis sian manon al la kesto; kaj li mortis tie antaux Dio.
-
11
|1 Crónicas 13:11|
Kaj afliktigxis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, gxis la nuna tago.
-
12
|1 Crónicas 13:12|
Kaj David ektimis Dion en tiu tago, kaj diris:Kiamaniere mi enportos al mi la keston de Dio?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16