-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
33
|1 Crónicas 12:33|
el la Zebulunidoj, militkapablaj, kaj irantaj en militon kun cxiaj bataliloj, estis kvindek mil, por envicigxi en konkordo;
-
34
|1 Crónicas 12:34|
el la Naftaliidoj estis mil estroj, kaj kun ili tridek sep mil kun sxildoj kaj lancoj;
-
35
|1 Crónicas 12:35|
el la Danidoj, armitaj por milito, estis dudek ok mil sescent;
-
36
|1 Crónicas 12:36|
el la Asxeridoj, militkapablaj kaj pretaj por milito, kvardek mil;
-
37
|1 Crónicas 12:37|
de trans Jordan, el la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, kun cxiaj militaj bataliloj, cent dudek mil.
-
38
|1 Crónicas 12:38|
CXiuj tiuj militistoj, prezentantaj arangxitajn vicojn, venis plenkore en HXebronon, por fari Davidon regxo super la tuta Izrael; ankaux cxiuj ceteraj Izraelidoj estis unuanimaj, por regxigi Davidon.
-
39
|1 Crónicas 12:39|
Kaj ili restis tie kun David dum tri tagoj, mangxis kaj trinkis; cxar iliaj fratoj pretigis por ili;
-
40
|1 Crónicas 12:40|
ankaux tiuj, kiuj estis proksime de ili, gxis Isahxar, Zebulun, kaj Naftali, alportadis al ili sur azenoj, kameloj, muloj, kaj bovoj mangxajxon el faruno, premitajn figojn, sekvinberojn, vinon, oleon, bovojn, kaj sxafojn en granda kvanto; cxar estis gxojo en Izrael.
-
1
|1 Crónicas 13:1|
David konsiligxis kun la milestroj, centestroj, kaj cxiuj cxefoj;
-
2
|1 Crónicas 13:2|
kaj David diris al la tuta komunumo de Izrael:Se placxas al vi, kaj se tio estas de la Eternulo, nia Dio, ni dissendu cxiuflanken al cxiuj ceteraj niaj fratoj en cxiujn regionojn de Izrael, kaj samtempe al la pastroj kaj Levidoj en la urbojn de ilia logxado, ke ili kolektigxu al ni;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16