-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Reyes 10:11|
Kaj la sxiparo de HXiram, kiu venigis oron el Ofir, alvenigis el Ofir tre multe da santala ligno kaj multekostajn sxtonojn.
-
12
|1 Reyes 10:12|
Kaj el la santala ligno la regxo faris pilastrojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam venis tiom da santala ligno, nek estis vidata, gxis la nuna tago.
-
13
|1 Reyes 10:13|
Kaj la regxo Salomono donis al la regxino de SXeba cxion, kion sxi deziris kaj kion sxi petis, krom tio, kion li donis al sxi el la mano de la regxo Salomono mem. Kaj sxi foriris returne en sian landon, sxi kaj sxiaj servantoj.
-
14
|1 Reyes 10:14|
La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;
-
15
|1 Reyes 10:15|
krom tio, kio venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj kaj de cxiuj regxoj de Arabujo kaj de la regionestroj.
-
16
|1 Reyes 10:16|
Kaj la regxo Salomono faris ducent grandajn sxildojn el forgxita oro (sescent sikloj da oro estis uzitaj por cxiu sxildo)
-
17
|1 Reyes 10:17|
kaj tricent malgrandajn sxildojn el forgxita oro (tri min´?¢oj da oro estis uzitaj por cxiu el tiuj sxildoj); kaj la regxo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.
-
18
|1 Reyes 10:18|
Kaj la regxo faris grandan tronon el eburo kaj tegis gxin per pura oro.
-
19
|1 Reyes 10:19|
Ses sxtupojn havis la trono, rondan supron havis la trono malantauxe, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.
-
20
|1 Reyes 10:20|
Kaj ankoraux dek du leonoj tie staris sur la ses sxtupoj ambauxflanke; ne ekzistis io simila en iu ajn regno.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 4-7