-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Reyes 21:1|
Post tiu historio okazis jeno:Nabot, Jizreelano, havis vinbergxardenon en Jizreel, apud la palaco de Ahxab, regxo de Samario.
-
2
|1 Reyes 21:2|
Kaj Ahxab ekparolis al Nabot, dirante:Donu al mi vian vinbergxardenon, por ke gxi farigxu por mi legomgxardeno, cxar gxi estas proksime de mia domo; kaj mi donos al vi anstataux gxi vinbergxardenon pli bonan ol gxi; se vi volas, mi donos al vi per argxento gxian prezon.
-
3
|1 Reyes 21:3|
Sed Nabot diris al Ahxab:La Eternulo gardu min, ke mi ne fordonu al vi la heredajxon de miaj patroj.
-
4
|1 Reyes 21:4|
Tiam Ahxab revenis hejmen malgxoja kaj afliktita pro la vortoj, kiujn diris al li Nabot, la Jizreelano, dirante:Mi ne donos al vi la heredajxon de miaj patroj. Kaj li kusxigxis sur sia lito kaj forturnis sian vizagxon kaj ne mangxis panon.
-
5
|1 Reyes 21:5|
Kaj venis al li lia edzino Izebel, kaj diris al li:Kial via spirito estas tiel malgxoja, ke vi ne mangxas panon?
-
6
|1 Reyes 21:6|
Li respondis al sxi:Kiam mi parolis al Nabot, la Jizreelano, kaj diris al li:Donu al mi vian vinbergxardenon pro mono, aux, se vi volas, mi donos al vi alian vinbergxardenon anstataux gxi, li diris:Mi ne donos al vi mian vinbergxardenon.
-
7
|1 Reyes 21:7|
Tiam diris al li lia edzino Izebel:Nun vi montru vian regxecon super Izrael; levigxu, mangxu panon, kaj estu bonhumora:mi donos al vi la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano.
-
8
|1 Reyes 21:8|
Kaj sxi skribis leterojn en la nomo de Ahxab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj sxi sendis la leterojn al la plejagxuloj kaj al la eminentuloj, kiuj logxis kun Nabot en lia urbo.
-
9
|1 Reyes 21:9|
Kaj sxi skribis en la leteroj jenon:Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la cxefa loko inter la popolo;
-
10
|1 Reyes 21:10|
kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraux li kaj diru:Vi blasfemis kontraux Dio kaj la regxo; kaj oni elkonduku lin, kaj prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4