-
-
Esperanto
-
-
21
|1 Reyes 21:21|
Jen Mi venigos sur vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.
-
22
|1 Reyes 21:22|
Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baasxa, filo de Ahxija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis Izraelon.
-
23
|1 Reyes 21:23|
Kaj ankaux pri Izebel parolis la Eternulo, dirante:La hundoj formangxos Izebelon apud la murego de Jizreel.
-
24
|1 Reyes 21:24|
Kiu mortos cxe Ahxab en la urbo, tiun mangxos la hundoj; kaj kiu mortos sur la kampo, tiun mangxos la birdoj de la cxielo.
-
25
|1 Reyes 21:25|
(Estis neniu tia, kiel Ahxab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel.
-
26
|1 Reyes 21:26|
Li farigxis tre abomeninda, sekvante la idolojn, konforme al cxio, kion faradis la Amoridoj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.)
-
27
|1 Reyes 21:27|
Kiam Ahxab auxdis tiujn vortojn, li dissxiris siajn vestojn kaj metis sakajxon sur sian korpon kaj fastis kaj dormis en la sakajxo kaj iradis malgxoje.
-
28
|1 Reyes 21:28|
Tiam aperis vorto de la Eternulo al Elija, la Tesxebano, dirante:
-
29
|1 Reyes 21:29|
CXu vi vidas, kiel Ahxab humiligxis antaux Mi? Pro tio, ke li humiligxis antaux Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8