-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Reyes 18:1|
Post multe da tempo aperis la vorto de la Eternulo al Elija en la tria jaro, dirante:Iru, montru vin al Ahxab, kaj Mi donos pluvon sur la teron.
-
2
|1 Reyes 18:2|
Kaj Elija iris, por montri sin al Ahxab. La malsato estis forta en Samario.
-
3
|1 Reyes 18:3|
Ahxab vokis Obadjan, kiu estis lia palacestro. (Obadja estis tre diotima;
-
4
|1 Reyes 18:4|
kiam Izebel ekstermis la profetojn de la Eternulo, Obadja prenis cent profetojn kaj kasxis ilin en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo.)
-
5
|1 Reyes 18:5|
Kaj Ahxab diris al Obadja:Iru tra la lando al cxiuj akvaj fontoj kaj al cxiuj torentoj; eble ni trovos herbon, por ke ni povu konservi la vivon al la cxevaloj kaj muloj kaj ne ekstermigxu al ni cxiuj brutoj.
-
6
|1 Reyes 18:6|
Kaj ili dividis inter si la landon, por trairi gxin:Ahxab iris aparte laux unu direkto, kaj Obadja iris aparte laux alia direkto.
-
7
|1 Reyes 18:7|
Kiam Obadja estis sur la vojo, subite venis al li renkonte Elija. Tiu rekonis lin kaj jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:CXu tio estas vi, mia sinjoro Elija?
-
8
|1 Reyes 18:8|
Kaj cxi tiu respondis al li:Mi; iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie.
-
9
|1 Reyes 18:9|
Kaj li diris:Per kio mi pekis, ke vi transdonas vian servanton en la manon de Ahxab, por ke li mortigu min?
-
10
|1 Reyes 18:10|
Kiel vivas la Eternulo, via Dio, ne ekzistas popolo aux regno, kien mia sinjoro ne estus sendinta min, por sercxi vin; kaj kiam ili diris, ke vi tie ne estas, li jxurigis tiun regnon kaj popolon, ke oni ne trovis vin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4