-
-
Esperanto
-
-
31
|1 Reyes 18:31|
Kaj Elija prenis dek du sxtonojn, laux la nombro de la triboj de la filoj de Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante:Via nomo estu Izrael.
-
32
|1 Reyes 18:32|
Kaj li konstruis el la sxtonoj altaron en la nomo de la Eternulo, kaj li faris cxirkaux la altaro foson, havantan la amplekson de du grenmezuroj.
-
33
|1 Reyes 18:33|
Kaj li arangxis la lignon, kaj dishakis la bovon kaj metis gxin sur la lignon.
-
34
|1 Reyes 18:34|
Kaj li diris:Plenigu kvar sitelojn per akvo, kaj oni versxu tion sur la bruloferon kaj sur la lignon. Poste li diris:Ripetu. Kaj oni ripetis. Kaj li diris:Faru same la trian fojon. Kaj oni faris same la trian fojon.
-
35
|1 Reyes 18:35|
Kaj la akvo versxigxis cxirkauxen de la altaro, kaj ankaux la tuta foso plenigxis de akvo.
-
36
|1 Reyes 18:36|
Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaux oni eksciu, ke Vi estas Dio cxe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laux Via vorto mi faris cxion cxi tion.
-
37
|1 Reyes 18:37|
Auxskultu min, ho Eternulo, auxskultu min, por ke cxi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne.
-
38
|1 Reyes 18:38|
Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la sxtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, gxi forlekis.
-
39
|1 Reyes 18:39|
Kiam la tuta popolo tion vidis, ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio.
-
40
|1 Reyes 18:40|
Tiam Elija diris al ili:Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili savigxu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kisxon kaj bucxis ilin tie.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8