-
-
Esperanto
-
-
21
|1 Reyes 18:21|
Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris:Kiel longe ankoraux vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li.
-
22
|1 Reyes 18:22|
Kaj Elija diris al la popolo:Mi restis la sola profeto de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek homoj.
-
23
|1 Reyes 18:23|
Oni donu do al ni du bovojn; kaj ili elektu al si unu el la bovoj kaj dishaku gxin kaj metu sur la lignon, sed fajron ili ne submetu; kaj mi pretigos la duan bovon kaj metos sur la lignon, kaj fajron mi ne submetos.
-
24
|1 Reyes 18:24|
Kaj voku al la nomo de via dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo respondis kaj diris:Bone.
-
25
|1 Reyes 18:25|
Kaj Elija diris al la profetoj de Baal:Elektu al vi unu el la bovoj kaj pretigu antauxe, cxar vi estas multaj; kaj voku al la nomo de via dio, sed fajron ne submetu.
-
26
|1 Reyes 18:26|
Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno gxis la tagmezo, dirante:Ho Baal, auxskultu nin! Sed aperis nenia vocxo nek respondo. Kaj ili saltadis cxirkaux la altaro, kiun ili faris.
-
27
|1 Reyes 18:27|
Kiam farigxis tagmezo, Elija mokis ilin, kaj diris:Kriu per lauxta vocxo, cxar li estas dio; eble li havas interparoladon, aux eble li foriris, aux eble li vojagxas; eble li dormas, li do vekigxos.
-
28
|1 Reyes 18:28|
Kaj ili kriis per lauxta vocxo, kaj pikis sin laux sia kutimo per glavoj kaj lancoj, gxis sango versxigxis sur ili.
-
29
|1 Reyes 18:29|
Kiam pasis la tagmezo, ili cxiam ankoraux faradis la ceremoniojn, gxis venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia vocxo, nenia respondo, nenia atento.
-
30
|1 Reyes 18:30|
Tiam Elija diris al la tuta popolo:Aliru al mi. Kaj la tuta popolo aliris al li. Kaj li rekonstruis la detruitan altaron de la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8