- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|1 Reyes 19:1|
									Ahxab rakontis al Izebel cxion, kion faris Elija, kaj tion, ke li mortigis cxiujn profetojn per glavo.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|1 Reyes 19:2|
									Tiam Izebel sendis senditon al Elija, por diri:La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaux en cxi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la animo de cxiu el ili.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|1 Reyes 19:3|
									Li ektimis, kaj levigxis kaj foriris, por savi sian vivon; kaj li venis en Beer-SXeban, kiu trovigxas en Judujo, kaj restigis tie sian junulon.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|1 Reyes 19:4|
									Sed li mem iris en la dezerton vojiron de unu tago, kaj venis kaj sidigxis sub unu genisto kaj petis morton por sia animo, kaj diris:Suficxas nun, ho Eternulo! prenu mian animon, cxar mi ne estas pli bona ol miaj patroj.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|1 Reyes 19:5|
									Kaj li kusxigxis kaj endormigxis sub la genisto; kaj jen angxelo ektusxis lin, kaj diris al li:Levigxu, mangxu.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|1 Reyes 19:6|
									Li ekrigardis, kaj jen cxe sia kaploko li ekvidis bakitan paneton kaj krucxon kun akvo. Kaj li mangxis kaj trinkis, kaj denove kusxigxis, por dormi.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|1 Reyes 19:7|
									Kaj la angxelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj ektusxis lin, kaj diris:Levigxu, mangxu, cxar vin atendas granda vojo.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|1 Reyes 19:8|
									Kaj li levigxis kaj mangxis kaj trinkis; kaj per la forto, kiun li ricevis de tiu mangxado, li iris kvardek tagojn kaj kvardek noktojn gxis HXoreb, la monto de Dio.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|1 Reyes 19:9|
									Kaj tie li eniris en kavernon kaj tradormis tie. Kaj jen aperis al li vorto de la Eternulo, kaj diris al li:Kion vi faras cxi tie, Elija?									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|1 Reyes 19:10|
									Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 14-15