-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Reyes 12:1|
Rehxabeam iris en SXehxemon, cxar en SXehxemon venis cxiuj Izraelidoj, por fari lin regxo.
-
2
|1 Reyes 12:2|
Kiam tion auxdis Jerobeam, filo de Nebat (cxar li estis ankoraux en Egiptujo, kien li forkuris de la regxo Salomono, kaj Jerobeam logxis en Egiptujo,
-
3
|1 Reyes 12:3|
sed oni sendis kaj vokis lin), tiam Jerobeam kaj la tuta komunumo de Izrael venis, kaj ekparolis al Rehxabeam, dirante:
-
4
|1 Reyes 12:4|
Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.
-
5
|1 Reyes 12:5|
Kaj li diris al ili:Iru, kaj post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris.
-
6
|1 Reyes 12:6|
Kaj la regxo Rehxabeam konsiligxis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaux lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al cxi tiu popolo?
-
7
|1 Reyes 12:7|
Kaj ili diris al li jene:Se hodiaux vi estos servanto al cxi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam.
-
8
|1 Reyes 12:8|
Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li, kaj li konsiligxis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaux li.
-
9
|1 Reyes 12:9|
Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?
-
10
|1 Reyes 12:10|
Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al cxi tiu popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13