-
-
Esperanto
-
-
21
|1 Reyes 12:21|
Kaj kiam Rehxabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la tuta domo de Jehuda kaj el la tribo de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraux la domo de Izrael, por revenigi la regnon al Rehxabeam, filo de Salomono.
-
22
|1 Reyes 12:22|
Sed aperis vorto de Dio al SXemaja, homo de Dio, dirante:
-
23
|1 Reyes 12:23|
Diru al Rehxabeam, filo de Salomono, regxo de Judujo, kaj al la tuta domo de Jehuda kaj de Benjamen kaj al la cetera popolo jene:
-
24
|1 Reyes 12:24|
Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraux viaj fratoj, la Izraelidoj; reiru cxiu al sia domo, cxar de Mi estas farita cxi tiu afero. Kaj ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo.
-
25
|1 Reyes 12:25|
Kaj Jerobeam prikonstruis SXehxemon sur la monto de Efraim kaj eklogxis en gxi; kaj li eliris el tie kaj konstruis Penuelon.
-
26
|1 Reyes 12:26|
Kaj Jerobeam diris en sia koro:Nun la regno povas reveni al la domo de David;
-
27
|1 Reyes 12:27|
se cxi tiu popolo irados, por fari oferojn en la domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de cxi tiu popolo returnigxos al ilia sinjoro, al Rehxabeam, regxo de Judujo; kaj ili mortigos min kaj revenos al Rehxabeam, regxo de Judujo.
-
28
|1 Reyes 12:28|
Kaj la regxo arangxis konsiligxon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo:Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta.
-
29
|1 Reyes 12:29|
Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan.
-
30
|1 Reyes 12:30|
Kaj cxi tiu afero farigxis kauxzo de pekado:la popolo komencis iradi al unu el ili gxis Dan.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13