-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Reyes 16:1|
Kaj aperis la vorto de la Eternulo al Jehu, filo de HXanani, pri Baasxa, dirante:
-
2
|1 Reyes 16:2|
CXar mi levis vin el la polvo kaj faris vin reganto super Mia popolo Izrael kaj vi iras laux la vojo de Jerobeam kaj pekigas Mian popolon Izrael, incitante Min per iliaj pekoj,
-
3
|1 Reyes 16:3|
tial Mi elbalaos Baasxan kaj lian domon, kaj Mi faros kun via domo kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat.
-
4
|1 Reyes 16:4|
Kiu mortos cxe Baasxa en la urbo, tiun formangxos la hundoj, kaj kiu mortos cxe li sur la kampo, tiun formangxos la birdoj de la cxielo.
-
5
|1 Reyes 16:5|
La cetera historio de Baasxa, kaj tio, kion li faris, kaj lia potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
-
6
|1 Reyes 16:6|
Kaj Baasxa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Tirca. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ela.
-
7
|1 Reyes 16:7|
Per la profeto Jehu, filo de HXanani, aperis la vorto de la Eternulo pri Baasxa kaj pri lia domo pro la tuta malbono, kiun li faris antaux la okuloj de la Eternulo, incitante Lin per la faroj de siaj manoj, estante kiel la domo de Jerobeam, kaj pro tio, ke li mortigis lin.
-
8
|1 Reyes 16:8|
En la jaro dudek-sesa de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Ela, filo de Baasxa, super Izrael en Tirca por la dauxro de du jaroj.
-
9
|1 Reyes 16:9|
Kaj faris konspiron kontraux li lia servanto Zimri, estro de duono de la cxaroj. Kiam li en Tirca drinkis gxis ebrieco en la domo de Arca, palacestro de Tirca,
-
10
|1 Reyes 16:10|
tiam venis Zimri kaj frapis lin kaj mortigis lin, en la jaro dudek-sepa de Asa, regxo de Judujo, kaj faris sin regxo anstataux li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4