-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Reyes 16:11|
Kiam li farigxis regxo, kiam li eksidis sur lia trono, li mortigis la tutan domon de Baasxa, restigante cxe li neniun virseksulon, kaj ankaux liajn parencojn kaj amikojn.
-
12
|1 Reyes 16:12|
Kaj Zimri ekstermis la tutan domon de Baasxa, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri Baasxa per la profeto Jehu,
-
13
|1 Reyes 16:13|
pro cxiuj pekoj de Baasxa kaj la pekoj de lia filo Ela, per kiuj ili pekis kaj per kiuj ili pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per siaj idolajxoj.
-
14
|1 Reyes 16:14|
La cetera historio de Ela, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
-
15
|1 Reyes 16:15|
En la dudek-sepa jaro de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Zimri por la dauxro de sep tagoj en Tirca, kiam la popolo siegxis Gibetonon de la Filisxtoj.
-
16
|1 Reyes 16:16|
Kiam la siegxanta popolo auxdis, ke Zimri faris konspiron kaj mortigis la regxon, tiam la tuta popolo en la sama tago elektis kiel regxon Omrin, la militestron de Izrael.
-
17
|1 Reyes 16:17|
Kaj Omri kune kun la tuta Izrael foriris de Gibeton kaj eksiegxis Tircan.
-
18
|1 Reyes 16:18|
Kiam Zimri vidis, ke la urbo estas prenita, li iris en la palacon de la regxa domo kaj ekbruligis cxirkaux si per fajro la regxan domon, kaj mortis,
-
19
|1 Reyes 16:19|
pro siaj pekoj, per kiuj li pekis, farante malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, irante laux la vojo de Jerobeam kaj en lia peko, kiun li faris, pekigante Izraelon.
-
20
|1 Reyes 16:20|
La cetera historio de Zimri, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16