-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Reyes 18:11|
Kaj nun vi diras:Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie.
-
12
|1 Reyes 18:12|
Kaj okazos, ke kiam mi foriros de vi, la spirito de la Eternulo forportos vin, mi ne scias kien; mi venos, por diri al Ahxab, kaj li ne trovos vin, kaj tiam li mortigos min; kaj via servanto estas diotima de sia juneco.
-
13
|1 Reyes 18:13|
CXu oni ne rakontis al mia sinjoro, kion mi faris, kiam Izebel mortigis la profetojn de la Eternulo, ke mi kasxis cent homojn el la profetoj de la Eternulo en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo?
-
14
|1 Reyes 18:14|
Kaj nun vi diras:Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie! li ja mortigos min.
-
15
|1 Reyes 18:15|
Tiam Elija diris:Kiel vivas la Eternulo Cebaot, antaux kiu mi staras, hodiaux mi montros min al li.
-
16
|1 Reyes 18:16|
Kaj Obadja iris renkonte al Ahxab kaj diris al li. Tiam Ahxab iris renkonte al Elija.
-
17
|1 Reyes 18:17|
Kaj kiam Ahxab ekvidis Elijan, Ahxab diris al li:CXu tio estas vi, kiu senordigas Izraelon?
-
18
|1 Reyes 18:18|
Sed li respondis:Izraelon senordigis ne mi, sed vi kaj la domo de via patro, per tio, ke vi forlasis la ordonojn de la Eternulo kaj sekvis la Baalojn.
-
19
|1 Reyes 18:19|
Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaux la kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Asxtar, kiuj estas nutrataj cxe la tablo de Izebel.
-
20
|1 Reyes 18:20|
Kaj Ahxab sendis al cxiuj Izraelidoj, kaj li kunvenigis la profetojn sur la monton Karmel.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8