-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Reyes 21:11|
Kaj la viroj de lia urbo, la plejagxuloj kaj la eminentuloj, kiuj logxis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn sxi sendis al ili.
-
12
|1 Reyes 21:12|
Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la cxefa loko inter la popolo.
-
13
|1 Reyes 21:13|
Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidigxis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraux Nabot antaux la popolo, dirante:Nabot blasfemis kontraux Dio kaj la regxo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj, kaj li mortis.
-
14
|1 Reyes 21:14|
Kaj oni sendis al Izebel, por diri:Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis.
-
15
|1 Reyes 21:15|
Kiam Izebel auxdis, ke Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis, Izebel diris al Ahxab:Levigxu, ekposedu la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano, kiun li ne volis doni al vi pro mono; cxar Nabot jam ne vivas; li mortis.
-
16
|1 Reyes 21:16|
Kiam Ahxab auxdis, ke Nabot mortis, Ahxab levigxis, por iri en la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano, por ekposedi gxin.
-
17
|1 Reyes 21:17|
Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Elija, la Tesxebano, dirante:
-
18
|1 Reyes 21:18|
Levigxu, iru renkonte al Ahxab, regxo de Izrael, kiu estas en Samario; jen li nun estas en la vinbergxardeno de Nabot, kien li iris, por ekposedi gxin;
-
19
|1 Reyes 21:19|
kaj diru al li jene:Tiele diras la Eternulo:Vi mortigis, kaj vi ankoraux prenas en posedon! Kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Sur la loko, kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaux vian sangon.
-
20
|1 Reyes 21:20|
Kaj Ahxab diris al Elija:Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris:Mi trovis, cxar vi vin vendis, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8