-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Reyes 13:11|
Unu profeto maljunulo logxis en Bet-El. Kaj venis liaj filoj, kaj rakontis al li la tutan aferon, kiun faris la homo de Dio hodiaux en Bet-El; la vortojn, kiujn li diris al la regxo, ili rakontis al sia patro.
-
12
|1 Reyes 13:12|
Kaj ilia patro diris al ili:Laux kiu vojo li iris? Kaj liaj filoj montris la vojon, laux kiu iris la homo de Dio, kiu venis el Judujo.
-
13
|1 Reyes 13:13|
Tiam li diris al siaj filoj:Selu al mi la azenon. Kaj ili selis al li la azenon, kaj li ekrajdis sur gxi,
-
14
|1 Reyes 13:14|
kaj sekvis la homon de Dio kaj trovis lin sidanta sub kverko, kaj diris al li:CXu vi estas la homo de Dio, kiu venis el Judujo? Kaj tiu diris:Mi.
-
15
|1 Reyes 13:15|
Kaj li diris al li:Venu kun mi en la domon kaj mangxu panon.
-
16
|1 Reyes 13:16|
Sed tiu diris:Mi ne povas reiri kun vi kaj veni al vi, kaj mi ne mangxos panon nek trinkos cxe vi akvon en cxi tiu loko;
-
17
|1 Reyes 13:17|
cxar estas dirite al mi per la vorto de la Eternulo:Ne mangxu panon nek trinku tie akvon, ne reiru laux la vojo, laux kiu vi venis.
-
18
|1 Reyes 13:18|
Kaj li diris al li:Mi ankaux estas profeto, kiel vi, kaj angxelo diris al mi laux ordono de la Eternulo jene:Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li mangxu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li.
-
19
|1 Reyes 13:19|
Kaj li reiris kun li kaj mangxis panon en lia domo kaj trinkis akvon.
-
20
|1 Reyes 13:20|
Dum ili sidis ankoraux cxe la tablo, venis la vorto de la Eternulo al la profeto, kiu lin revenigis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24