-
-
Esperanto
-
-
21
|1 Reyes 15:21|
Kiam Baasxa tion auxdis, li cxesis konstrui Raman kaj restis en Tirca.
-
22
|1 Reyes 15:22|
Tiam la regxo Asa kunvokis cxiujn Judojn, sen escepto; kaj ili forportis la sxtonojn de Rama kaj gxian lignon, el kiuj Baasxa faris la konstruadon; kaj la regxo Asa konstruis el tio Geban de Benjamen kaj Micpan.
-
23
|1 Reyes 15:23|
La cetera historio de Asa, kaj lia heroeco, kaj cxio, kion li faris, kaj la urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. Nur en sia maljuneco li malsanigxis je siaj piedoj.
-
24
|1 Reyes 15:24|
Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehosxafat.
-
25
|1 Reyes 15:25|
Nadab, filo de Jerobeam, farigxis regxo super Izrael en la dua jaro de Asa, regxo de Judujo; kaj li regxis super Izrael du jarojn.
-
26
|1 Reyes 15:26|
Kaj li faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj iris laux la vojo de sia patro kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.
-
27
|1 Reyes 15:27|
Kaj faris konspiron kontraux li Baasxa, filo de Ahxija, el la domo de Isahxar, kaj Baasxa mortigis lin cxe Gibeton de la Filisxtoj, kiam Nadab kaj cxiuj Izraelidoj siegxis Gibetonon.
-
28
|1 Reyes 15:28|
Kaj Baasxa mortigis lin en la tria jaro de Asa, regxo de Judujo, kaj ekregxis anstataux li.
-
29
|1 Reyes 15:29|
Kaj kiam li farigxis regxo, li mortigis la tutan domon de Jerobeam; li ne restigis cxe Jerobeam ecx unu animon, gxis li tute lin ekstermis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Ahxija, la SXiloano;
-
30
|1 Reyes 15:30|
pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon, pro la incito, per kiu li kolerigis la Eternulon, Dion de Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8