-
-
Esperanto
-
-
41
|1 Reyes 22:41|
Jehosxafat, filo de Asa, ekregxis super Judujo en la kvara jaro de Ahxab, regxo de Izrael.
-
42
|1 Reyes 22:42|
Jehosxafat havis la agxon de tridek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi.
-
43
|1 Reyes 22:43|
Li iradis tute laux la vojo de sia patro Asa; li ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo. Nur la altajxoj ne estis forigitaj; la popolo ankoraux oferportadis kaj incensadis sur la altajxoj.
-
44
|1 Reyes 22:44|
Kaj Jehosxafat havis pacon kun la regxo de Izrael.
-
45
|1 Reyes 22:45|
La cetera historio de Jehosxafat, kaj liaj heroajxoj, kiujn li faris, kaj kiel li militis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
-
46
|1 Reyes 22:46|
La lastan kvanton da malcxastistoj, kiuj restis ankoraux dum la vivo de lia patro Asa, li ekstermis el la lando.
-
47
|1 Reyes 22:47|
Tiam ne estis regxo en Edomujo; estis anstatauxanto de regxo.
-
48
|1 Reyes 22:48|
Jehosxafat faris Tarsxisxajn sxipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, cxar la sxipoj rompigxis en Ecjon-Geber.
-
49
|1 Reyes 22:49|
Tiam Ahxazja, filo de Ahxab, diris al Jehosxafat:Permesu, ke miaj servantoj iru kun viaj servantoj sur la sxipoj; sed Jehosxafat ne konsentis.
-
50
|1 Reyes 22:50|
Jehosxafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoram.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16