-
-
Esperanto
-
-
31
|1 Reyes 2:31|
Tiam la regxo diris al li:Faru, kiel li diris, mortigu lin kaj enterigu lin; por ke vi forigu de mi kaj de la domo de mia patro la senkulpan sangon, kiun Joab versxis.
-
32
|1 Reyes 2:32|
La Eternulo refaligu lian sangon sur lian kapon, pro tio, ke li mortigis du virojn, kiuj estis pli virtaj kaj pli bonaj ol li, kaj li mortigis ilin per glavo, dum mia patro David tion ne sciis:Abneron, filon de Ner, militestron de Izrael, kaj Amasan, filon de Jeter, militestron de Jehuda.
-
33
|1 Reyes 2:33|
Ilia sango falu sur la kapon de Joab kaj sur la kapon de lia idaro por eterne; sed al David kaj al lia idaro kaj al lia domo kaj al lia trono estu paco por eterne de la Eternulo.
-
34
|1 Reyes 2:34|
Tiam Benaja, filo de Jehojada, iris kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj oni enterigis lin en lia domo en la dezerto.
-
35
|1 Reyes 2:35|
Kaj la regxo starigis Benajan, filon de Jehojada, anstataux li kiel militestron, kaj la pastron Cadok la regxo starigis anstataux Ebjatar.
-
36
|1 Reyes 2:36|
Kaj la regxo sendis por voki SXimein, kaj li diris al li:Konstruu al vi domon en Jerusalem, kaj logxu tie kaj nenien eliru el tie;
-
37
|1 Reyes 2:37|
se iun tagon vi eliros kaj transiros la torenton Kidron, tiam sciu, ke vi nepre mortos; via sango estos sur via kapo.
-
38
|1 Reyes 2:38|
Kaj SXimei diris al la regxo:Bone; kiel diris mia sinjoro la regxo, tiel via servanto faros. Kaj SXimei logxis en Jerusalem multe da tempo.
-
39
|1 Reyes 2:39|
Sed post paso de tri jaroj forkuris du sklavoj de SXimei al Ahxisx, filo de Maahxa, regxo de Gat. Kaj oni sciigis al SXimei, dirante:Jen viaj sklavoj estas en Gat.
-
40
|1 Reyes 2:40|
Tiam SXimei levigxis, kaj selis sian azenon kaj iris en Gaton al Ahxisx, por sercxi siajn sklavojn. Kaj SXimei iris, kaj revenigis siajn sklavojn el Gat.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19