-
-
Esperanto
-
-
21
|1 Reyes 4:21|
Salomono regis super cxiuj regnoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.
-
22
|1 Reyes 4:22|
La mangxprovizoj de Salomono por cxiu tago estis:tridek kor´?¢oj da delikata faruno kaj sesdek kor´?¢oj da simpla faruno,
-
23
|1 Reyes 4:23|
dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de pasxtejo kaj cent sxafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj.
-
24
|1 Reyes 4:24|
CXar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsahx gxis Gaza, super cxiuj regxoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun cxiuj cxirkauxaj landoj.
-
25
|1 Reyes 4:25|
Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendangxereco, cxiu sub siaj vinberbrancxoj kaj sub sia figarbo, de Dan gxis Beer-SXeba, dum la tuta vivo de Salomono.
-
26
|1 Reyes 4:26|
Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por cxarcxevaloj kaj dek du mil rajdistojn.
-
27
|1 Reyes 4:27|
Kaj tiuj administrantoj liveradis mangxprovizojn por la regxo Salomono, kaj por cxiuj, kiuj venadis al la tablo de la regxo Salomono, cxiu en sia monato, nenion mankigante.
-
28
|1 Reyes 4:28|
Kaj la hordeon kaj pajlon por la cxevaloj kaj la kurcxevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, cxiu laux sia instrukcio.
-
29
|1 Reyes 4:29|
Kaj Dio donis al Salomono sagxon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo cxe la maro.
-
30
|1 Reyes 4:30|
Kaj la sagxeco de Salomono estis pli granda, ol la sagxeco de cxiuj orientanoj kaj ol la tuta sagxeco de Egiptujo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3