-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Reyes 5:11|
Kaj Salomono donis al HXiram dudek mil kor´?¢ojn da tritiko kiel mangxajxon por lia domo kaj dudek kor´?¢ojn da plej pura oleo. Tiom Salomono donadis al HXiram cxiujare.
-
12
|1 Reyes 5:12|
Kaj la Eternulo donis sagxon al Salomono, kiel Li promesis al li. Kaj estis paco inter HXiram kaj Salomono, kaj ili ambaux faris inter si interligon.
-
13
|1 Reyes 5:13|
La regxo Salomono prenis imposton de la tuta Izrael; la imposto estis tridek mil viroj.
-
14
|1 Reyes 5:14|
Kaj li sendis ilin sur Lebanonon, po dek mil cxiumonate, alterne; unu monaton ili estis sur Lebanon kaj du monatojn en sia domo. Adoniram administris tiun imposton.
-
15
|1 Reyes 5:15|
Kaj Salomono havis sepdek mil sxargxoportistojn kaj okdek mil montajn sxtonhakistojn,
-
16
|1 Reyes 5:16|
krom la tri mil tricent oficistoj, kiujn Salomono starigis super la laboroj kaj kiuj regis super la popolo okupita per la laboroj.
-
17
|1 Reyes 5:17|
Kaj la regxo ordonis, ke oni elhaku grandajn sxtonojn, multekostajn sxtonojn, por arangxi por la domo fundamenton el sxtonoj cxirkauxhakitaj.
-
18
|1 Reyes 5:18|
Kaj hakis la konstruistoj de Salomono kaj la konstruistoj de HXiram kaj la Gebalanoj, kaj pretigis lignon kaj sxtonojn, por konstrui la domon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 8-10