-
-
Esperanto
-
-
31
|1 Reyes 6:31|
CXe la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj.
-
32
|1 Reyes 6:32|
Sur du pordoj el oleastra ligno li faris skulptitajn kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro; li tegis per oro la kerubojn kaj la palmojn.
-
33
|1 Reyes 6:33|
Ankaux cxe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno;
-
34
|1 Reyes 6:34|
kaj du pordojn el cipresa ligno; ambaux duonoj de unu pordo estis kunmeteblaj, kaj ambaux duonoj de la dua pordo estis kunmeteblaj.
-
35
|1 Reyes 6:35|
Kaj li faris sur ili kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro gxuste laux la skulptajxo.
-
36
|1 Reyes 6:36|
Kaj li konstruis la internan korton el tri vicoj da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj el vico da cedraj traboj.
-
37
|1 Reyes 6:37|
En la kvara jaro, en la monato Ziv, estis fondita la domo de la Eternulo.
-
38
|1 Reyes 6:38|
Kaj en la dek-unua jaro, en la monato Bul, tio estas en la oka monato, la domo estis finita en cxiuj siaj detaloj kaj laux sia tuta plano; li konstruis gxin dum sep jaroj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 6-8