-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Reyes 8:11|
Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.
-
12
|1 Reyes 8:12|
Tiam Salomono ekparolis:La Eternulo diris, ke Li deziras logxi en mallumo;
-
13
|1 Reyes 8:13|
tial mi konstruis domon por Via logxado, lokon por Via restado eterna.
-
14
|1 Reyes 8:14|
Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.
-
15
|1 Reyes 8:15|
Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:
-
16
|1 Reyes 8:16|
De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon Izrael el Egiptujo, Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; sed Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.
-
17
|1 Reyes 8:17|
Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
-
18
|1 Reyes 8:18|
Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;
-
19
|1 Reyes 8:19|
tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, konstruos la domon al Mia nomo.
-
20
|1 Reyes 8:20|
Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13