-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Reyes 9:11|
(por kiuj HXiram, la regxo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laux lia tuta deziro), la regxo Salomono tiam donis al HXiram dudek urbojn en la lando Galilea.
-
12
|1 Reyes 9:12|
Kaj HXiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li Salomono; kaj ili ne placxis al li.
-
13
|1 Reyes 9:13|
Kaj li diris:Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul gxis la nuna tago.
-
14
|1 Reyes 9:14|
Kaj HXiram sendis al la regxo cent dudek kikarojn da oro.
-
15
|1 Reyes 9:15|
Jen estas la arangxo pri la impostoj, kiujn starigis la regxo Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj HXacoron kaj Megidon kaj Gezeron.
-
16
|1 Reyes 9:16|
(Faraono, regxo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis gxin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj logxis en la urbo, kaj li donis gxin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.)
-
17
|1 Reyes 9:17|
Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-HXoronon,
-
18
|1 Reyes 9:18|
kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando,
-
19
|1 Reyes 9:19|
kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
-
20
|1 Reyes 9:20|
Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, HXetidoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8