- 
			
				- 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									22
									 
									 
									|2 Corintios 11:22|
									CXu ili estas Hebreoj? mi ankaux. CXu ili estas Izraelidoj? mi ankaux.  CXu ili estas el la idaro de Abraham? mi ankaux.									
     
 - 
									
									23
									 
									 
									|2 Corintios 11:23|
									CXu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie;  en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortigxoj ofte.									
     
 - 
									
									24
									 
									 
									|2 Corintios 11:24|
									De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu.									
     
 - 
									
									25
									 
									 
									|2 Corintios 11:25|
									Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas prijxetita per sxtonoj, trifoje mi suferis sxippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro;									
     
 - 
									
									26
									 
									 
									|2 Corintios 11:26|
									en oftaj vojagxoj, en dangxeroj de riveroj, dangxeroj de rabistoj,  dangxeroj de Judoj, dangxeroj de la nacianoj, dangxeroj en urbo, dangxeroj en dezerto, dangxeroj en la maro, dangxeroj inter falsaj fratoj;									
     
 - 
									
									27
									 
									 
									|2 Corintios 11:27|
									en laboro kaj sufero, en oftaj sendormigxoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco.									
     
 - 
									
									28
									 
									 
									|2 Corintios 11:28|
									Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min premas cxiutage, nome la zorgado pri cxiuj eklezioj.									
     
 - 
									
									29
									 
									 
									|2 Corintios 11:29|
									Kiu estas malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj mi ne indignas?									
     
 - 
									
									30
									 
									 
									|2 Corintios 11:30|
									Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco.									
     
 - 
									
									31
									 
									 
									|2 Corintios 11:31|
									La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu cxiam estas benata,  scias, ke mi ne mensogas.									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 4-6