-
-
Esperanto
-
-
19
|2 Corintios 12:19|
Vi ankoraux nun cxiam pensas, ke ni nin senkulpigas antaux vi. Antaux Dio, ni parolas en Kristo. Sed cxio, amataj miaj, estas por via edifo.
-
20
|2 Corintios 12:20|
CXar mi timas, ke veninte, mi iel ne trovos vin tiaj, kiajn mi volas; kaj ke mi mem estos trovata tia, kian vi ne volas; ke iel estos malpaco, jxaluzo, koleroj, partioj, kalumnioj, murmurado, sxveligxoj, tumultoj;
-
21
|2 Corintios 12:21|
ke kiam mi revenos, mia Dio min humiligos antaux vi, kaj mi malgxojos pro multaj, kiuj jam antauxe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto, kiujn ili faris.
-
1
|2 Corintios 13:1|
Jen la trian fojon mi venas al vi. Laux la diro de du atestantoj aux tri cxiu vorto estu konfirmita.
-
2
|2 Corintios 13:2|
Mi antauxdiris, kaj mi nun antauxdiras, kiel cxeestante la duan fojon, tiel nun forestante, al la jam pekintaj kaj al cxiuj ceteraj, ke se mi revenos, mi ne indulgos;
-
3
|2 Corintios 13:3|
cxar vi sercxas pruvon de tio, ke parolas en mi Kristo, kiu rilate al vi ne estas malforta, sed energias en vi;
-
4
|2 Corintios 13:4|
cxar li estis krucumita pro malforto, tamen li vivas per la potenco de Dio. CXar ni ankaux estas malfortaj kune kun li, sed ni vivos kune kun li per la potenco de Dio rilate al vi.
-
5
|2 Corintios 13:5|
Provu vin mem, cxu vi estas en la fido; ekzamenu vin mem. Aux cxu vi ne scias pri vi mem, ke Jesuo Kristo estas en vi? se ja vi ne estas malaprobindaj.
-
6
|2 Corintios 13:6|
Sed mi esperas, ke vi sciigxos, ke ni ne estas malaprobindaj.
-
7
|2 Corintios 13:7|
Ni pregxas al Dio, ke vi faru nenian malbonon; ne por tio, ke ni montrigxu aprobataj, sed por ke vi faradu tion, kio estas honorinda, ecx kvankam ni estus malaprobindaj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5