-
-
Esperanto
-
-
7
|2 Corintios 2:7|
pro tio, kontrauxe, vi devus lin pardoni kaj konsoli, por ke tia homo neniel forglutigxu per sia troa malgxojo.
-
8
|2 Corintios 2:8|
Tial mi petegas vin, ke vi konfirmu al li vian amon.
-
9
|2 Corintios 2:9|
GXuste por tio mi ja skribis, ke mi vin provu, cxu vi en cxio estas obeemaj.
-
10
|2 Corintios 2:10|
Sed al kiu vi pardonas ion, mi ankaux; cxar kion mi ankaux pardonis, se mi ion pardonis, mi tion faris pro vi antaux Kristo,
-
11
|2 Corintios 2:11|
por ke Satano ne gajnu profiton kontraux ni:cxar ni ne estas sen scio pri liaj ruzoj.
-
12
|2 Corintios 2:12|
Kiam mi venis al Troas, por disvastigi tie la evangelion de Kristo, kaj kiam en la Sinjoro malfermigxis al mi pordo,
-
13
|2 Corintios 2:13|
mi ne ricevis ripozon por mia spirito, cxar mi ne trovis mian fraton Tito; sed mi adiauxis ilin kaj foriris al Makedonujo.
-
14
|2 Corintios 2:14|
Sed danko estu al Dio, kiu cxiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras cxie per ni la bonodoron de Sia konigxo.
-
15
|2 Corintios 2:15|
CXar ni estas al Dio dolcxa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la pereantoj;
-
16
|2 Corintios 2:16|
al cxi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo al vivo. Kaj kiu estas tauxga por cxi tio?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16