-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|2 Crónicas 9:31|
Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.
-
1
|2 Crónicas 10:1|
Rehxabeam iris en SXehxemon, cxar en SXehxemon venis cxiuj Izraelidoj, por fari lin regxo.
-
2
|2 Crónicas 10:2|
Kiam tion auxdis Jerobeam, filo de Nebat (cxar li estis en Egiptujo, kien li forkuris de la regxo Salomono), Jerobeam revenis el Egiptujo.
-
3
|2 Crónicas 10:3|
Kaj oni sendis, kaj vokis lin. Tiam venis Jerobeam kaj la tuta Izrael, kaj ili ekparolis al Rehxabeam, dirante:
-
4
|2 Crónicas 10:4|
Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.
-
5
|2 Crónicas 10:5|
Kaj li diris al ili:Post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris.
-
6
|2 Crónicas 10:6|
Kaj la regxo Rehxabeam konsiligxis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaux lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al cxi tiu popolo?
-
7
|2 Crónicas 10:7|
Kaj ili diris al li jene:Se vi estos bona al cxi tiu popolo kaj montros al ili favoron kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam.
-
8
|2 Crónicas 10:8|
Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li; kaj li konsiligxis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaux li.
-
9
|2 Crónicas 10:9|
Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16