- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									10
									 
									 
									|2 Crónicas 10:10|
									Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li,  dirante:Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;									
									    
								 
- 
									
									11
									 
									 
									|2 Crónicas 10:11|
									tial se mia patro sxargxis vin per peza jugo, mi ankoraux pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.									
									    
								 
- 
									
									12
									 
									 
									|2 Crónicas 10:12|
									Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Rehxabeam en la tria tago,  kiel la regxo ordonis, dirante:Revenu al mi en la tria tago.									
									    
								 
- 
									
									13
									 
									 
									|2 Crónicas 10:13|
									Kaj la regxo respondis al ili malafable; kaj la regxo Rehxabeam ne atentis la konsilon de la maljunuloj;									
									    
								 
- 
									
									14
									 
									 
									|2 Crónicas 10:14|
									kaj li parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi gxin ankoraux pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.									
									    
								 
- 
									
									15
									 
									 
									|2 Crónicas 10:15|
									Kaj la regxo ne auxskultis la popolon; cxar estis tiel destinite de Dio, por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris per Ahxija, la SXiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.									
									    
								 
- 
									
									16
									 
									 
									|2 Crónicas 10:16|
									Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj; iru, ho Izraelidoj, cxiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj cxiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj.									
									    
								 
- 
									
									17
									 
									 
									|2 Crónicas 10:17|
									Sed super la Izraelidoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, regis Rehxabeam.									
									    
								 
- 
									
									18
									 
									 
									|2 Crónicas 10:18|
									Kaj la regxo Rehxabeam sendis Hadoramon, la estron super la impostoj;  sed la Izraelidoj jxetis sur lin sxtonojn, kaj li mortis. Kaj la regxo Rehxabeam rapide sidigxis en cxaro, por forkuri en Jerusalemon.									
									    
								 
- 
									
									19
									 
									 
									|2 Crónicas 10:19|
									Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 14-15