-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
8
|2 Crónicas 12:8|
tamen ili estos liaj subuloj, por ke ili eksciu, kio estas servado al Mi kaj servado al teraj regnoj.
-
9
|2 Crónicas 12:9|
Kaj SXisxak, regxo de Egiptujo, iris kontraux Jerusalemon, kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, cxion li prenis; li prenis ankaux la orajn sxildojn, kiujn faris Salomono.
-
10
|2 Crónicas 12:10|
Kaj la regxo Rehxabeam faris anstataux ili sxildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la regxa domo.
-
11
|2 Crónicas 12:11|
Kaj cxiufoje, kiam la regxo iris en la domon de la Eternulo, venis la korpogardistoj, portis ilin, kaj poste returne portis ilin en la cxambron de la korpogardistoj.
-
12
|2 Crónicas 12:12|
Kiam li humiligxis, tiam deturnigxis de li la kolero de la Eternulo, kaj ne cxio pereis; cxar en Judujo estis ankoraux io bona.
-
13
|2 Crónicas 12:13|
La regxo Rehxabeam fortikigxis en Jerusalem, kaj li regxis. La agxon de kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la Eternulo inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.
-
14
|2 Crónicas 12:14|
Li agis malbone, cxar li ne alkutimigis sian koron al sercxado de la Eternulo.
-
15
|2 Crónicas 12:15|
La historio de Rehxabeam, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kronikoj de la profeto SXemaja kaj de la viziisto Ido, cxe la genealogio. Kaj inter Rehxabeam kaj Jerobeam estis militoj dum ilia tuta vivo.
-
16
|2 Crónicas 12:16|
Kaj Rehxabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Abija.
-
1
|2 Crónicas 13:1|
En la dek-oka jaro de la regxo Jerobeam ekregxis Abija super Judujo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16