-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|2 Crónicas 13:2|
Tri jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Mihxaja, filino de Uriel, el Gibea. Milito estis inter Abija kaj Jerobeam.
-
3
|2 Crónicas 13:3|
Abija eliris en la militon kun anaro da bonaj militistoj, konsistanta el kvarcent mil viroj elektitaj; Jerobeam eliris en la militon kontraux li kun okcent mil viroj elektitaj, bonaj militistoj.
-
4
|2 Crónicas 13:4|
Abija starigxis supre sur la monto Cemaraim, kiu estas en la montaro de Efraim, kaj diris:Auxskultu min, ho Jerobeam kaj la tuta Izrael!
-
5
|2 Crónicas 13:5|
Vi devas ja scii, ke la Eternulo, Dio de Izrael, donis la regxadon super Izrael por cxiam al David, al li kaj al liaj filoj, per interligo de salo.
-
6
|2 Crónicas 13:6|
Sed levigxis Jerobeam, filo de Nebat, servanto de Salomono, filo de David, kaj ribelis kontraux sia sinjoro.
-
7
|2 Crónicas 13:7|
Kaj kolektigxis cxirkaux li homoj vantaj, homoj malvirtaj, kaj superfortis Rehxabeamon, filon de Salomono; Rehxabeam estis juna kaj molkora kaj ne povis rezisti al ili.
-
8
|2 Crónicas 13:8|
Kaj nun vi pensas, ke vi havos forton kontraux la regno de la Eternulo en la mano de la filoj de David, cxar vi prezentas grandan amason, kaj vi havas orajn bovidojn, kiujn Jerobeam faris dioj por vi.
-
9
|2 Crónicas 13:9|
Vi elpusxis ja la pastrojn de la Eternulo, la Aaronidojn kaj Levidojn, kaj vi faris al vi pastrojn kiel la popoloj de la aliaj landoj; cxiu, kiu venas por sia konsekrado kun bovo kaj kun sep sxafoj, farigxas pastro por la nedioj.
-
10
|2 Crónicas 13:10|
Sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio; ni ne forlasis Lin; kaj al la Eternulo servas pastroj Aaronidoj kaj Levidoj laux ilia ofico,
-
11
|2 Crónicas 13:11|
kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn cxiumatene kaj cxiuvespere, kaj incensan aromajxon, kaj ili arangxas panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun gxiaj lucernoj, ke ili brulu cxiuvespere; cxar ni plenumas la preskribon de la Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16