-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
8
|2 Crónicas 24:8|
Kaj la regxo ordonis, kaj oni faris unu keston kaj starigis gxin cxe la pordego de la domo de la Eternulo, ekstere.
-
9
|2 Crónicas 24:9|
Kaj oni proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por la Izraelidoj en la dezerto.
-
10
|2 Crónicas 24:10|
Kaj ekgxojis cxiuj estroj kaj la tuta popolo, kaj ili alportis kaj jxetis en la keston, gxis gxi plenigxis.
-
11
|2 Crónicas 24:11|
Kaj cxiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la regxan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la regxo kaj komisiito de la cxefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis gxin kaj restarigis sur gxia loko. Tiel oni faradis cxiutage, kaj oni kolektis multe da mono.
-
12
|2 Crónicas 24:12|
Kaj la regxo kaj Jehojada donadis gxin al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni dungis sxtonhakistojn kaj cxarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo, ankaux ferajxistojn kaj kuprajxistojn, por ripari la domon de la Eternulo.
-
13
|2 Crónicas 24:13|
Kaj la laboristoj laboris, kaj la afero antauxeniris per iliaj manoj; kaj oni metis la domon de Dio en bonan staton, kaj oni gxin fortikigis.
-
14
|2 Crónicas 24:14|
Kiam ili finis, ili alportis la restintan monon al la regxo kaj al Jehojada; el tio oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn kaj argxentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada.
-
15
|2 Crónicas 24:15|
Jehojada maljunigxis kaj atingis suficxan agxon, kaj li mortis; la agxon de cent tridek jaroj li havis, kiam li mortis.
-
16
|2 Crónicas 24:16|
Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, kun la regxoj; cxar li faradis bonon en Izrael, por Dio kaj por Lia domo.
-
17
|2 Crónicas 24:17|
Post la morto de Jehojada venis la estroj de Judujo kaj klinigxis antaux la regxo; kaj li komencis obeadi ilin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16