-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|2 Crónicas 25:11|
Kaj Amacja havis la kuragxon kaj kondukis sian popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la Seiranoj dek mil;
-
12
|2 Crónicas 25:12|
kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj jxetis ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke cxiuj dishakigxis.
-
13
|2 Crónicas 25:13|
Sed la militistoj, kiujn Amacja sendis returne, por ke ili ne iru kun li en la militon, kuris en la urbojn de Judujo, de Samario gxis Bet-HXoron, kaj mortigis tie tri mil homojn, kaj kaptis multe da rabakirajxo.
-
14
|2 Crónicas 25:14|
Kiam Amacja revenis post la venkobato de la Edomidoj, li alportis la diojn de la Seiranoj kaj starigis ilin al si kiel diojn, kaj antaux ili li adorklinigxis kaj al ili li incensis.
-
15
|2 Crónicas 25:15|
Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Amacja, kaj Li sendis al li profeton, kaj cxi tiu diris al li:Kial vi turnas vin al la dioj de la popolo, kiuj ne savis sian popolon kontraux via mano?
-
16
|2 Crónicas 25:16|
Kaj dum li estis parolanta al li, la regxo diris al li:CXu oni faris vin konsilisto de la regxo? cxesu, cxar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto cxesis, kaj diris:Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; cxar vi tion faris kaj vi ne auxskultis mian konsilon.
-
17
|2 Crónicas 25:17|
Amacja, regxo de Judujo, konsiligxis, kaj sendis al Joasx, filo de Jehoahxaz, filo de Jehu, regxo de Izrael, por diri:Venu, ni komparu niajn fortojn.
-
18
|2 Crónicas 25:18|
Tiam Joasx, regxo de Izrael, sendis al Amacja, regxo de Judujo, por diri:La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri:Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovagxa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.
-
19
|2 Crónicas 25:19|
Vi diras al vi:Jen mi venkobatis la Edomidojn; kaj via koro fierigxis kaj sercxas gloron. Sidu nun hejme; kial vi volas entrepreni aferon malfelicxan, ke vi falu kaj kun vi ankaux Judujo?
-
20
|2 Crónicas 25:20|
Sed Amacja ne obeis; cxar tio estis de Dio, por transdoni ilin en manojn pro tio, ke ili turnis sin al la dioj de Edom.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16