-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|2 Crónicas 26:3|
La agxon de dek ses jaroj havis Uzija, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem.
-
4
|2 Crónicas 26:4|
Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.
-
5
|2 Crónicas 26:5|
Li turnadis sin al Dio en la tempo de Zehxarja, la kompetentulo en Diaj vizioj; kaj en tiu tempo, kiam li turnadis sin al la Eternulo, Dio donadis al li sukceson.
-
6
|2 Crónicas 26:6|
Li eliris kaj militis kontraux la Filisxtoj; li detruis la muregon de Gat, la muregon de Jabne, kaj la muregon de Asxdod; kaj li konstruis urbojn en la regiono de Asxdod kaj en Filisxtujo.
-
7
|2 Crónicas 26:7|
Kaj Dio helpis al li kontraux la Filisxtoj, kaj kontraux la Araboj, kiuj logxis en Gur-Baal, kaj kontraux la Meunoj.
-
8
|2 Crónicas 26:8|
Kaj la Amonidoj donis al Uzija donacojn, kaj lia nomo farigxis fama gxis la limo de Egiptujo, cxar li estis tre forta.
-
9
|2 Crónicas 26:9|
Uzija konstruis turojn en Jerusalem super la Pordego Angula, super la Pordego de la Valo, kaj super la angulo, kaj fortikigis ilin.
-
10
|2 Crónicas 26:10|
Li konstruis ankaux turojn en la dezerto kaj elhakis multe da putoj, cxar li havis multe da brutoj sur la malaltajxo kaj sur la ebenajxo; li havis ankaux terkultivistojn kaj vinberistojn sur la montoj kaj kreskotauxgaj lokoj, cxar li estis amanto de la tero.
-
11
|2 Crónicas 26:11|
Uzija havis militistaron, kapablan por bataloj, elirantan en militon per tacxmentoj, laux la nombro, kalkulita de la skribisto Jeiel kaj de la inspektisto Maaseja, sub kontrolo de HXananja, el la altranguloj de la regxo.
-
12
|2 Crónicas 26:12|
La tuta nombro de la cxefoj de patrodomoj, el la bravaj militistoj, estis du mil sescent;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13