-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
23
|2 Crónicas 26:23|
Kaj Uzija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj sur la kampo de la tomboj de la regxoj; cxar oni diris:Li estas leprulo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam.
-
1
|2 Crónicas 27:1|
La agxon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok.
-
2
|2 Crónicas 27:2|
Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo cxiam ankoraux pekadis.
-
3
|2 Crónicas 27:3|
Li konstruis la supran pordegon de la domo de la Eternulo, kaj cxe la muro de Ofel li multe konstruis.
-
4
|2 Crónicas 27:4|
Li konstruis ankaux urbojn sur la monto de Jehuda, kaj en la arbaroj li konstruis kastelojn kaj turojn.
-
5
|2 Crónicas 27:5|
Li militis kontraux la regxo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da argxento, dek mil kor´?¢ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaux en la dua jaro kaj en la tria.
-
6
|2 Crónicas 27:6|
Jotam farigxis potenca, cxar li bone arangxis siajn vojojn antaux la Eternulo, sia Dio.
-
7
|2 Crónicas 27:7|
La cetera historio de Jotam, cxiuj liaj militoj kaj liaj vojoj, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo.
-
8
|2 Crónicas 27:8|
La agxon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem.
-
9
|2 Crónicas 27:9|
Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13