-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|2 Crónicas 28:21|
cxar Ahxaz prirabis la domon de la Eternulo kaj la regxan domon kaj la eminentulojn, kaj donis al la regxo de Asirio, tamen tio ne helpis al li.
-
22
|2 Crónicas 28:22|
En la tempo de sia mizero li plue krimis kontraux la Eternulo, li, la regxo Ahxaz.
-
23
|2 Crónicas 28:23|
Kaj li alportadis oferojn al la dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris:La dioj de la regxoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj ili helpos al mi. Sed ili kauxzis falon al li kaj al la tuta Izrael.
-
24
|2 Crónicas 28:24|
Kaj Ahxaz kolektis cxiujn vazojn de la domo de Dio kaj disbatis la vazojn de la domo de Dio, kaj li sxlosis la pordojn de la domo de la Eternulo, kaj faris al si altarojn en cxiuj anguloj de Jerusalem.
-
25
|2 Crónicas 28:25|
Kaj en cxiuj urboj de Judujo li faris altajxojn, por incensi al aliaj dioj, kaj li kolerigis la Eternulon, Dion de liaj patroj.
-
26
|2 Crónicas 28:26|
Lia cetera historio kaj lia tuta konduto, la antauxa kaj la lasta, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Judujo kaj Izrael.
-
27
|2 Crónicas 28:27|
Kaj Ahxaz ekdormis kun sian patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo, en Jerusalem; cxar oni ne metis lin en la tombojn de la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filoj HXizkija.
-
1
|2 Crónicas 29:1|
HXizkija farigxis regxo, havante la agxon de dudek kvin jaroj, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abija, filino de Zehxarja.
-
2
|2 Crónicas 29:2|
Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
-
3
|2 Crónicas 29:3|
En la unua jaro de sia regxado, en la unua monato, li malsxlosis la pordojn de la domo de la Eternulo kaj riparis ilin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13