-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
24
|2 Crónicas 29:24|
Kaj la pastroj ilin bucxis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por pekliberigi la tutan Izraelon; cxar pro la tuta Izrael, diris la regxo, estas la brulofero kaj la pekofero.
-
25
|2 Crónicas 29:25|
Kaj li starigis la Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, laux la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la regxo, kaj de la profeto Natan; cxar de la Eternulo estis tiu preskribo per Liaj profetoj.
-
26
|2 Crónicas 29:26|
Kaj starigxis la Levidoj kun la instrumentoj de David, kaj la pastroj kun la trumpetoj.
-
27
|2 Crónicas 29:27|
Kaj HXizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komencigxis la brulofero, komencigxis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, regxo de Izrael.
-
28
|2 Crónicas 29:28|
Kaj la tuta popolo adorklinigxis, kaj la kantado de la kantistoj kaj la trumpetado de la trumpetistoj dauxris gxis la fino de la brulofero.
-
29
|2 Crónicas 29:29|
Kiam la brulofero estis finita, la regxo, kaj cxiuj, kiuj trovigxis kun li, ekgenuis kaj adorklinigxis.
-
30
|2 Crónicas 29:30|
Kaj la regxo HXizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun gxojo, fleksis sin, kaj adorklinigxis.
-
31
|2 Crónicas 29:31|
Kaj HXizkija diris plue:Nun vi konsekris vin al la Eternulo; aliru kaj konduku bucxoferojn kaj dankoferojn al la domo de la Eternulo. Kaj la komunumo alkondukis bucxoferojn kaj dankoferojn kaj memvolajn bruloferojn.
-
32
|2 Crónicas 29:32|
La nombro de la bruloferoj, kiujn la komunumo alkondukis, estis:sepdek bovoj, cent virsxafoj, ducent sxafidoj; cxio cxi tio estis bruloferoj al la Eternulo.
-
33
|2 Crónicas 29:33|
Da konsekritaj estis:sescent bovoj kaj tri mil sxafoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13