-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
34
|2 Crónicas 29:34|
Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi cxiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, gxis la laboro estis finita kaj gxis la pastroj sin sanktigis; cxar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj.
-
35
|2 Crónicas 29:35|
Ankaux tre multe estis da bruloferoj, kun la sebo de pacoferoj kaj kun versxoferoj por la bruloferoj. Tiamaniere estis preta la servado en la domo de la Eternulo.
-
36
|2 Crónicas 29:36|
Kaj gxojis HXizkija kaj la tuta popolo pri tio, kion Dio pretigis por la popolo; cxar neatendita estis la afero.
-
1
|2 Crónicas 30:1|
HXizkija sendis al la tuta Izrael kaj Jehuda, li skribis ankaux leterojn al Efraim kaj Manase, ke ili venu en la domon de la Eternulo, en Jerusalemon, por fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael.
-
2
|2 Crónicas 30:2|
Kaj la regxo kaj liaj eminentuloj kaj la tuta komunumo en Jerusalem per konsiligxo decidis fari la Paskon en la dua monato;
-
3
|2 Crónicas 30:3|
cxar ili ne povis fari gxin en tiu tempo pro tio, ke la pastroj ne sanktigis sin en suficxa nombro kaj la popolo ne kolektigxis en Jerusalem.
-
4
|2 Crónicas 30:4|
La afero placxis al la regxo kaj al la tuta komunumo.
-
5
|2 Crónicas 30:5|
Kaj ili decidis proklami en la tuta lando de Izrael, de Beer-SXeba gxis Dan, ke oni venu fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael, en Jerusalem; cxar jam delonge oni ne faris gxin, kiel estas skribite.
-
6
|2 Crónicas 30:6|
Kaj ekiris kurieroj kun leteroj de la regxo kaj de liaj eminentuloj en la tutan landon de Izrael kaj Jehuda, kun jena ordono de la regxo:Ho idoj de Izrael, revenu al la Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael, kaj tiam Li revenos al la savigxintoj, kiuj restis cxe vi de la mano de la regxoj de Asirio.
-
7
|2 Crónicas 30:7|
Kaj ne estu kiel viaj patroj kaj viaj fratoj, kiuj krimis kontraux la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj kiujn Li tial elmetis al ruinigo, kiel vi vidas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13