-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|2 Crónicas 28:1|
La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, kiel lia patro David.
-
2
|2 Crónicas 28:2|
Li iradis laux la vojoj de la regxoj de Izrael, kaj li ecx faris fanditajn statuojn de Baaloj;
-
3
|2 Crónicas 28:3|
li incensadis en la valo de la filo de Hinom, li bruligis siajn filojn per fajro, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj;
-
4
|2 Crónicas 28:4|
li oferadis kaj incensadis sur la altajxoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo.
-
5
|2 Crónicas 28:5|
Kaj la Eternulo, lia Dio, transdonis lin en la manon de la regxo de Sirio, kaj ili venkobatis lin, prenis de li multe da kaptitoj kaj forkondukis en Damaskon. Ankaux en la manon de la regxo de Izrael li estis transdonita, kaj cxi tiu faris al li grandan baton.
-
6
|2 Crónicas 28:6|
Pekahx, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj cxiuj estis homoj bravaj-pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj.
-
7
|2 Crónicas 28:7|
Kaj Zihxri, fortulo el la Efraimidoj, mortigis Maasejan, filon de la regxo, kaj Azrikamon, la palacestron, kaj Elkanan, la duan post la regxo.
-
8
|2 Crónicas 28:8|
Kaj la Izraelidoj forkaptis de siaj fratoj ducent mil virinojn, filojn, kaj filinojn, kaj ankaux multe da rabajxo ili prenis de ili kaj venigis la rabajxon en Samarion.
-
9
|2 Crónicas 28:9|
Tie estis profeto de la Eternulo kun la nomo Oded. Li eliris antaux la militistaron, kiu venis al Samario, kaj diris al ili:Jen pro la kolero de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kontraux la Judoj, Li transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi mortigis ilin kun tia furiozo, ke tio atingis la cxielon.
-
10
|2 Crónicas 28:10|
Nun la logxantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Sed per tio vi farigxos ja kulpaj antaux la Eternulo, via Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13