-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|2 Crónicas 31:11|
Kaj HXizkija ordonis pretigi cxambrojn cxe la domo de la Eternulo. Kaj oni pretigis.
-
12
|2 Crónicas 31:12|
Kaj oni transportis tien la donojn, la dekonajxojn, kaj la konsekritajxojn kun fideleco. Estro super tio estis Konanja, la Levido, kaj lia frato SXimei estis la dua post li.
-
13
|2 Crónicas 31:13|
Kaj Jehxiel, Azazja, Nahxat, Asahel, Jerimot, Jozabad, Eliel, Jisxmahxja, Mahxat, kaj Benaja estis oficistoj apud Konanja kaj lia frato SXimei, laux ordono de la regxo HXizkija, kaj de Azarja, estro en la domo de Dio.
-
14
|2 Crónicas 31:14|
Kore, filo de Jimna, Levido pordegisto cxe la flanko orienta, estis super la memvolaj donoj al Dio, super la oferdonoj, alportataj al la Eternulo, kaj super la plejsanktajxoj.
-
15
|2 Crónicas 31:15|
Liaj helpantoj estis Eden, Minjamin, Jesxua, SXemaja, Amarja, kaj SXehxanja, en la urboj de la pastroj, por fidele disdonadi al siaj fratoj lauxgrupe, al la grandaj kaj al la malgrandaj
-
16
|2 Crónicas 31:16|
(krom la registritaj virseksuloj, havantaj la agxon de tri jaroj kaj pli, de cxiuj, kiuj iradis cxiutage en la domon de la Eternulo laux siaj oficoj kaj grupoj),
-
17
|2 Crónicas 31:17|
al la registritaj pastroj, laux iliaj patrodomoj, kaj al la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli, laux iliaj oficoj kaj grupoj,
-
18
|2 Crónicas 31:18|
al la registritoj kun cxiuj iliaj malgrandaj infanoj, edzinoj, filoj, kaj filinoj, al la tuta komunumo, por ke ili fidele dedicxu sin al la sanktaj aferoj.
-
19
|2 Crónicas 31:19|
Kaj por la Aaronidoj, la pastroj, sur la antauxurbaj kampoj de iliaj urboj, de cxiu urbo, la nomitaj viroj estis destinitaj, por doni partojn al cxiu virseksulo inter la pastroj kaj al cxiu registrito inter la Levidoj.
-
20
|2 Crónicas 31:20|
Tion faris HXizkija en la tuta Judujo, kaj li agadis bone, juste, kaj vere antaux la Eternulo, lia Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13