-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
20
|2 Crónicas 32:20|
Sed la regxo HXizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpregxis pri tio kaj kriis al la cxielo.
-
21
|2 Crónicas 32:21|
Kaj la Eternulo sendis angxelon, kaj li ekstermis cxiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la regxo de Asirio. Kaj cxi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo.
-
22
|2 Crónicas 32:22|
Tiamaniere la Eternulo savis HXizkijan kaj la logxantojn de Jerusalem el la mano de Sanhxerib, regxo de Asirio, kaj el la manoj de cxiuj; kaj Li gardis ilin cxirkauxe.
-
23
|2 Crónicas 32:23|
Tiam multaj alportadis donacojn al la Eternulo en Jerusalemon, kaj multekostajn objektojn al HXizkija, regxo de Judujo. Kaj post tio li altigxis en la okuloj de cxiuj nacioj.
-
24
|2 Crónicas 32:24|
En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis. Kaj li pregxis al la Eternulo. CXi Tiu parolis al li kaj donis al li pruvosignon.
-
25
|2 Crónicas 32:25|
HXizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fierigxis. Kaj ekscitigxis kolero kontraux li kaj kontraux Judujo kaj Jerusalem.
-
26
|2 Crónicas 32:26|
Sed HXizkija humiligxis pri la fierigxo de sia koro, li kaj la logxantoj de Jerusalem; tial ne trafis lin la kolero de la Eternulo en la tempo de HXizkija.
-
27
|2 Crónicas 32:27|
HXizkija havis tre multe da ricxeco kaj honoro; kaj li faris al si trezorejojn por argxento kaj oro, por multekostaj sxtonoj, aromajxoj, sxildoj, kaj cxiaj valoraj objektoj,
-
28
|2 Crónicas 32:28|
ankaux provizejojn por la produktajxoj:greno, mosto, oleo, kaj stalojn por cxiaspecaj brutoj, kaj sxafejojn por la sxafoj.
-
29
|2 Crónicas 32:29|
Kaj urbojn li konstruis al si. Kaj da sxafoj kaj bovoj li havis multe, cxar Dio donis al li tre grandan havajxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13