-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|2 Crónicas 33:7|
La skulptajxon de la idolo, kiun li faris, li starigis en la domo de Dio, pri kiu Dio diris al David kaj al lia filo Salomono:En cxi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter cxiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne;
-
8
|2 Crónicas 33:8|
kaj Mi ne plu foririgos la piedon de Izrael de sur la tero, kiun Mi destinis por viaj patroj, se ili nur observos por plenumi cxion, kion Mi ordonis al ili, la tutan instruon, legxojn, kaj preskribojn, donitajn per Moseo.
-
9
|2 Crónicas 33:9|
Manase delogis la Judojn kaj la logxantojn de Jerusalem en tia grado, ke ili agadis pli malbone, ol tiuj nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaux la Izraelidoj.
-
10
|2 Crónicas 33:10|
La Eternulo parolis al Manase kaj al lia popolo, sed ili ne auxskultis.
-
11
|2 Crónicas 33:11|
Kaj la Eternulo venigis sur ilin la militestrojn de la regxo de Asirio; kaj ili malliberigis Manasen per katenoj, ligis lin per cxenoj, kaj forkondukis lin en Babelon.
-
12
|2 Crónicas 33:12|
En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiligxis antaux la Dio de siaj patroj.
-
13
|2 Crónicas 33:13|
Kiam li pregxis al Li kaj petegis Lin, Li auxskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio.
-
14
|2 Crónicas 33:14|
Post tio li konstruis eksteran muregon por la urbo de David okcidente de Gihxon, en la valo, gxia la enirejo de la Pordego de Fisxoj, cxirkaux Ofel, kaj li faris gxin tre alta. Kaj li starigis militestrojn en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo.
-
15
|2 Crónicas 33:15|
Li forigis la fremdajn diojn kaj la idolon el la domo de la Eternulo, ankaux cxiujn altarojn, kiujn li konstruis sur la monto de la domo de la Eternulo kaj en Jerusalem; kaj li eljxetis tion eksteren de la urbo.
-
16
|2 Crónicas 33:16|
Kaj li rekonstruis la altaron de la Eternulo kaj faris sur gxi pacoferojn kaj dankoferojn, kaj li ordonis al la Judoj, ke ili servadu al la Eternulo, Dio de Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13