-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|2 Crónicas 33:17|
Tamen la popolo cxiam ankoraux oferadis sur la altajxoj, sed nur al la Eternulo, sia Dio.
-
18
|2 Crónicas 33:18|
La cetera historio de Manase, lia pregxo al lia Dio, kaj la vortoj de la viziistoj, kiuj parolis al li en la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael, trovigxas en la kroniko de la regxoj de Izrael.
-
19
|2 Crónicas 33:19|
Lia pregxo kaj auxskultiteco, cxiuj liaj pekoj kaj krimoj, kaj la lokoj, sur kiuj li konstruis altajxojn kaj starigis sanktajn stangojn kaj idolojn antaux sia humiligxo, estas priskribitaj en la kroniko de la viziistoj.
-
20
|2 Crónicas 33:20|
Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en lia domo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amon.
-
21
|2 Crónicas 33:21|
La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis regxo, kaj du jarojn li regxis en Jerusalem.
-
22
|2 Crónicas 33:22|
Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase; kaj al cxiuj idoloj, kiujn faris lia patro Manase, Amon oferadis kaj servadis.
-
23
|2 Crónicas 33:23|
Li ne humiligxis antaux la Eternulo, kiel humiligxis lia patro Manase, sed li, Amon, multe kulpigxis.
-
24
|2 Crónicas 33:24|
Kaj konspiris kontraux li liaj servantoj kaj mortigis lin en lia domo.
-
25
|2 Crónicas 33:25|
Sed la popolo de la lando mortigis cxiujn, kiuj faris konspiron kontraux la regxo Amon; kaj la popolo de la lando faris regxo anstataux li lian filon Josxija.
-
1
|2 Crónicas 34:1|
La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo, kaj tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13