- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|2 Reyes 1:1|
									Moab defalis de Izrael post la morto de Ahxab.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|2 Reyes 1:2|
									Kaj Ahxazja elfalis tra la krado de sia supra cxambro en Samario, kaj malsanigxis. Kaj li sendis senditojn, kaj diris al ili:Iru, demandu Baal-  Zebubon, la dion de Ekron, cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|2 Reyes 1:3|
									Sed angxelo de la Eternulo diris al Elija, la Tesxebano:Levigxu, iru renkonte al la senditoj de la regxo de Samario, kaj diru al ili:CXu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron?									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|2 Reyes 1:4|
									Pro tio tiele diras la Eternulo:De la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos. Kaj Elija foriris.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|2 Reyes 1:5|
									Kiam la senditoj revenis al li, li diris al ili:Kial vi revenis?									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|2 Reyes 1:6|
									Kaj ili respondis al li:Viro venis renkonte al ni, kaj diris al ni:Iru,  revenu al la regxo, kiu sendis vin, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:CXu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|2 Reyes 1:7|
									Kaj li diris al ili:Kia estas la aspekto de la viro, kiu venis renkonte al vi kaj diris al vi tiujn vortojn?									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|2 Reyes 1:8|
									Ili respondis al li:Li estas homo kovrita de haroj, kaj ledan zonon li havas cxirkaux siaj lumboj. Tiam li diris:Tio estas Elija, la Tesxebano.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|2 Reyes 1:9|
									Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li:Ho homo de Dio!  la regxo diris, ke vi malsupreniru.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|2 Reyes 1:10|
									Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18