- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|2 Reyes 4:1|
									Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Elisxa, dirante:Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke via servanto estis timanta la Eternulon; nun la pruntedoninto venis, por preni miajn du infanojn kiel sklavojn por si.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|2 Reyes 4:2|
									Kaj Elisxa diris al sxi:Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas en la domo? SXi respondis:Via servantino havas en la domo nenion, krom krucxeto kun oleo.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|2 Reyes 4:3|
									Tiam li diris:Iru, petu al vi vazojn ekstere, de cxiuj viaj najbaroj,  vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|2 Reyes 4:4|
									Kaj venu kaj sxlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enversxu en cxiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|2 Reyes 4:5|
									Kaj sxi iris de li kaj sxlosis la pordon post si kaj post siaj filoj. Ili alportadis al sxi, kaj sxi versxadis.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|2 Reyes 4:6|
									Kiam la vazoj estis plenaj, sxi diris al sia filo:Alportu al mi ankoraux vazon. Sed li diris al sxi:Ne estas plu vazo. Tiam la oleo haltis.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|2 Reyes 4:7|
									Kaj sxi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al sxi:Iru,  vendu la oleon kaj pagu vian sxuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restajxo.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|2 Reyes 4:8|
									Unu tagon Elisxa venis SXunemon; tie estis unu ricxa virino, kiu retenis lin, ke li mangxu cxe sxi. Kaj cxiufoje, kiam li venis, li iradis tien, por mangxi.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|2 Reyes 4:9|
									Kaj sxi diris al sia edzo:Jen mi scias, ke li estas sankta homo de Dio,  li, kiu cxiam preteriras antaux ni;									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|2 Reyes 4:10|
									ni faru malgrandan supran cxambreton, kaj ni metu tien por li liton kaj tablon kaj segxon kaj lumingon, kaj cxiufoje, kiam li venos al ni, li tien iru.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18