-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Reyes 15:1|
En la dudek-sepa jaro de Jerobeam, regxo de Izrael, ekregxis Azarja, filo de Amacja, regxo de Judujo.
-
2
|2 Reyes 15:2|
Li havis la agxon de dek ses jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem.
-
3
|2 Reyes 15:3|
Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.
-
4
|2 Reyes 15:4|
Nur la altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
-
5
|2 Reyes 15:5|
La Eternulo frapis la regxon, kaj li farigxis lepra gxis la tago de sia morto, kaj li logxis en izolita domo. Kaj Jotam, filo de la regxo, estis cxefo de la domo kaj regis la popolon de la lando.
-
6
|2 Reyes 15:6|
La cetera historio de Azarja, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
-
7
|2 Reyes 15:7|
Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam.
-
8
|2 Reyes 15:8|
En la tridek-oka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Zehxarja, filo de Jerobeam, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis ses monatojn.
-
9
|2 Reyes 15:9|
Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kiel faradis liaj patroj; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
-
10
|2 Reyes 15:10|
Kontraux li faris konspiron SXalum, filo de Jabesx, kaj frapis lin antaux la popolo kaj mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8