-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Reyes 15:11|
La cetera historio de Zehxarja estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
-
12
|2 Reyes 15:12|
Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Jehu, nome:Viaj filoj sidos sur la trono de Izrael gxis la kvara generacio. Tiel farigxis.
-
13
|2 Reyes 15:13|
SXalum, filo de Jabesx, farigxis regxo en la tridek-nauxa jaro de Uzija, regxo de Judujo. Kaj li regxis unu monaton en Samario.
-
14
|2 Reyes 15:14|
Kaj iris Menahxem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en Samarion kaj frapis SXalumon, filon de Jabesx, en Samario, kaj mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.
-
15
|2 Reyes 15:15|
La cetera historio de SXalum, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
-
16
|2 Reyes 15:16|
Tiam Menahxem frapis Tifsahxon, kaj cxion, kio estis en gxi, kaj gxian regionon, komencante de Tirca, pro tio, ke gxi ne malfermis al li la pordegon. Kaj li mortigis cxiujn gxiajn gravedulinojn, disfendinte ilin.
-
17
|2 Reyes 15:17|
En la tridek-nauxa jaro de Azarja, regxo de Judujo, Menahxem, filo de Gadi, farigxis regxo super Izrael, kaj li regxis dek jarojn en Samario.
-
18
|2 Reyes 15:18|
Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
-
19
|2 Reyes 15:19|
Pul, regxo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menahxem donis al Pul mil kikarojn da argxento, por ke li helpu lin, por fortikigi la regxecon en lia mano.
-
20
|2 Reyes 15:20|
Kaj Menahxem impostigis la argxenton sur Izrael, sur cxiuj ricxuloj, sur cxiu po kvindek sikloj da argxento, por doni al la regxo de Asirio. Kaj la regxo de Asirio iris returne kaj ne restis tie en la lando.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5