- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|2 Reyes 13:1|
									En la dudek-tria jaro de Joasx, filo de Ahxazja, regxo de Judujo,  Jehoahxaz, filo de Jehu, farigxis regxo super Izrael en Samario por la dauxro de dek sep jaroj.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|2 Reyes 13:2|
									Li agadis malbone antaux la Eternulo, kaj sekvadis la pekojn de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne deturnis sin de ili.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|2 Reyes 13:3|
									Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux la Izraelidoj, kaj Li transdonis ilin en la manon de HXazael, regxo de Sirio, kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de HXazael, por la tuta tempo.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|2 Reyes 13:4|
									Sed Jehoahxaz ekpregxis al la Eternulo, kaj la Eternulo auxskultis lin,  cxar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel premis ilin la regxo de Sirio.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|2 Reyes 13:5|
									(Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj savanton, kaj ili eliris el sub la mano de la Sirianoj, kaj la Izraelidoj logxis en siaj tendoj kiel antauxe.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|2 Reyes 13:6|
									Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaux la sankta stango restis en Samario.)									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|2 Reyes 13:7|
									Al Jehoahxaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek cxaroj kaj dek mil piedirantoj; cxar la regxo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|2 Reyes 13:8|
									La cetera historio de Jehoahxaz, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|2 Reyes 13:9|
									Kaj Jehoahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Joasx.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|2 Reyes 13:10|
									En la tridek-sepa jaro de Joasx, regxo de Judujo, Jehoasx, filo de Jehoahxaz, farigxis regxo super Izrael en Samario, por la dauxro de dek ses jaroj.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18