-
-
Esperanto
-
-
21
|2 Reyes 13:21|
Okazis, ke, enterigante iun homon, oni ekvidis la militistaron, kaj oni jxetis la homon en la tombon de Elisxa. Kiam tiu homo tien falis kaj kuntusxigxis kun la ostoj de Elisxa, li revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj.
-
22
|2 Reyes 13:22|
HXazael, regxo de Sirio, premis la Izraelidojn dum la tuta vivo de Jehoahxaz.
-
23
|2 Reyes 13:23|
Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraux ne forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo.
-
24
|2 Reyes 13:24|
HXazael, regxo de Sirio, mortis, kaj anstataux li ekregxis lia filo Ben-Hadad.
-
25
|2 Reyes 13:25|
Kaj Jehoasx, filo de Jehoahxaz, prenis returne el la mano de Ben-Hadad, filo de HXazael, la urbojn, kiujn li milite prenis el la mano de lia patro Jehoahxaz. Tri fojojn Joasx venkobatis lin kaj reprenis la urbojn de Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5