-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Reyes 13:1|
En la dudek-tria jaro de Joasx, filo de Ahxazja, regxo de Judujo, Jehoahxaz, filo de Jehu, farigxis regxo super Izrael en Samario por la dauxro de dek sep jaroj.
-
2
|2 Reyes 13:2|
Li agadis malbone antaux la Eternulo, kaj sekvadis la pekojn de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne deturnis sin de ili.
-
3
|2 Reyes 13:3|
Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux la Izraelidoj, kaj Li transdonis ilin en la manon de HXazael, regxo de Sirio, kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de HXazael, por la tuta tempo.
-
4
|2 Reyes 13:4|
Sed Jehoahxaz ekpregxis al la Eternulo, kaj la Eternulo auxskultis lin, cxar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel premis ilin la regxo de Sirio.
-
5
|2 Reyes 13:5|
(Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj savanton, kaj ili eliris el sub la mano de la Sirianoj, kaj la Izraelidoj logxis en siaj tendoj kiel antauxe.
-
6
|2 Reyes 13:6|
Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaux la sankta stango restis en Samario.)
-
7
|2 Reyes 13:7|
Al Jehoahxaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek cxaroj kaj dek mil piedirantoj; cxar la regxo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.
-
8
|2 Reyes 13:8|
La cetera historio de Jehoahxaz, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
-
9
|2 Reyes 13:9|
Kaj Jehoahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Joasx.
-
10
|2 Reyes 13:10|
En la tridek-sepa jaro de Joasx, regxo de Judujo, Jehoasx, filo de Jehoahxaz, farigxis regxo super Izrael en Samario, por la dauxro de dek ses jaroj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5